


Serio Oriento-Okcidento, n-ro 58
Sub Aŭspicioj de UEA
en Konsulta Partnereco kun Unesko
Said Baluĉi
Antologia skizo
de la persa literaturo
Elŝutu
senpage (1,7 MB)
Donacu por subteni la
projekton*
Pri la projekto
*Se vi volas helpi al la
projekto, vi povas uzi la supran
butonon.
Vi ankaŭ povas ĝiri el via
UEA-konto, kontaktante
financoj@co.uea.org kaj
petante
ĝiron al IMPT-M (Eldonejo
"Impeto") kun indiko de la sumo kaj
noto "Donaco por "Antologia skizo
de la persa literaturo"" (bv. kopii la mesaĝon
ankaŭ al impeto@impeto.ru). Ankaŭ ekzistas aliaj
pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi
informon pri ili en ĉi tiu paĝo.
PDF-versio de la libro "Antologia skizo de la persa literaturo"
estas tute libere kaj
senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia
papera versio. Post iom da tempo vi
povos trovi ĝin en la internaciaj
kaj landaj Esperanto-libroservoj,
i.a. en la Libroservo de la
Universala Esperanto-Asocio (UEA). Sekvu
informojn pri tio en tiu ĉi paĝo
kaj la aliaj informkanaloj.

Pri la libro
Said Baluĉi
Antologia skizo
de la persa literaturo
Tradukoj kaj klarigoj de:
Prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj (102)
Poemspecimenoj de 24 poetoj
Serio Oriento-Okcidento, n-ro 58
Sub Aŭspicioj de UEA
en Konsulta Partnereco kun Unesko
Provlegis Rob Moerbeek
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova
Moskvo, Impeto, 2021. — 164 p.
ISBN 978-5-7161-0311-5
"Literaturo estas spegulo de la vivo, vivo vivita, vivo vivata kaj vivo
revata. Irano havas longan historion, longan vivon kaj kompreneble
longdaŭran literaturon.
Laŭ mi, per la literaturo, ni malrapide, tamen certapaŝe kaj efike,
povus iri al interliteraturo, interkulturo kaj poste transkulturo. Por krei verajn interkulturaĵojn kaj transkulturaĵojn, neniu nacia
lingvo povus esti taŭga instrumento, ĉar ĉiu nacia lingvo portas kulturo(j)n de nacio(j).
Nur neŭtrala kanalo sukcesas plene transdoni la bezonatajn kulturelementojn de diversaj kulturoj por krei (almenaŭ) la kernon
de la transkulturo, kulturkomunaĵo, el kiel eble plej granda parto de la mondanoj.
Tial mi opinias ke la tradukado de literaturaĵoj el diversaj lingvoj en
Esperanton estas unu el la plej gravaj taskoj de ni esperantistoj".
Said Baluĉi