Parallax Image Parallax Image

Serio Oriento-Okcidento, n-ro 58
Sub Aŭspicioj de UEA
en Konsulta Partnereco kun Unesko

Said Baluĉi
Antologia skizo
de la persa literaturo

Elŝutu senpage (1,7 MB) Donacu por subteni la projekton*

Pri la projekto

*Se vi volas helpi al la projekto, vi povas uzi la supran butonon. Vi ankaŭ povas ĝiri el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron al IMPT-M (Eldonejo "Impeto") kun indiko de la sumo kaj noto "Donaco por "Antologia skizo de la persa literaturo"" (bv. kopii la mesaĝon ankaŭ al impeto@impeto.ru). Ankaŭ ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi informon pri ili en ĉi tiu paĝo.

PDF-versio de la libro "Antologia skizo de la persa literaturo" estas tute libere kaj senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia papera versio. Post iom da tempo vi povos trovi ĝin en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, i.a. en la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Sekvu informojn pri tio en tiu ĉi paĝo kaj la aliaj informkanaloj.


Videaĵo pri la libro





Pri la libro

Said Baluĉi
Antologia skizo
de la persa literaturo

Tradukoj kaj klarigoj de:
Prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj (102)
Poemspecimenoj de 24 poetoj

Serio Oriento-Okcidento, n-ro 58
Sub Aŭspicioj de UEA
en Konsulta Partnereco kun Unesko

Provlegis Rob Moerbeek
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova

Moskvo, Impeto, 2021. — 164 p.
ISBN 978-5-7161-0311-5

"Literaturo estas spegulo de la vivo, vivo vivita, vivo vivata kaj vivo revata. Irano havas longan historion, longan vivon kaj kompreneble longdaŭran literaturon. Laŭ mi, per la literaturo, ni malrapide, tamen certapaŝe kaj efike, povus iri al interliteraturo, interkulturo kaj poste transkulturo. Por krei verajn interkulturaĵojn kaj transkulturaĵojn, neniu nacia lingvo povus esti taŭga instrumento, ĉar ĉiu nacia lingvo portas kulturo(j)n de nacio(j). Nur neŭtrala kanalo sukcesas plene transdoni la bezonatajn kulturelementojn de diversaj kulturoj por krei (almenaŭ) la kernon de la transkulturo, kulturkomunaĵo, el kiel eble plej granda parto de la mondanoj. Tial mi opinias ke la tradukado de literaturaĵoj el diversaj lingvoj en Esperanton estas unu el la plej gravaj taskoj de ni esperantistoj".
Said Baluĉi